Logo
Lonau
La vilaĝoj Lonau kaj Sieber originas de setlejoj, kiuj evoluis komence de la 16a jarcento pro la fondo de ferminejoj kaj ferproduktejoj.

Lonau
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Lonau

La vilaĝon Lonau la unuan fojon mencias duka impostakto de la jaro 1615, sed jam en la jaro 1525 oni mencias forĝejon en Lonau.

La blazono de Lonau simbole indikas al estantaĵoj kaj pasintaĵoj same kiel al specialaĵoj de la loko. La ora ŝildo dividita per blua ondtimono supre montras amludantan urogalon, sube je la maldekstra flanko nigran starantan fagfolion kaj je la dekstra flanko krucigitajn nigrajn martelon kaj fandverŝilon.
blazono de Sieber
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
blazono de Sieber

La vilaĝcentro de Lonau kun la preĝejo troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveretoj el la Kirchtal (preĝejvalo) kaj la Mariental (Maria valo). La blua ondtimono simbolas tiun ĉi situacion. La enloĝantoj elektis la urogalon kiel blazonbeston, interalie tial, ĉar oni ĉiam identigis sin kun la sukcesa laboro de la urogalbredejo, kiu ekde 1972 ekzistas por reenkonduki la urogalojn en la Harz regionon.
La fagfolio estas indiko al la forstumado kaj al la vilaĝnomo, ĉar “Lonau” signifas “fagplena rivervalo”. Ekde la 13a jarcento ĝis 1753 oni produktis feron en Lonau. Fandverŝilo kaj martelo memorigas pri tio.

Pliaj informoj ĉe www.lonau-harz.de!
Lonau
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Lonau



Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[08.07.2017 10:30 Uhr - 11:30 Uhr]Herzberger Samstag
[22.07.2017 14:00 Uhr]Schwimmbadfest in Scharzfeld
[28.07.2017 - 30.07.2017 15:00 Uhr]Schützenfest in Sieber
[29.07.2017]Welfencup (Doppel-Turnier)
[29.07.2017 10:30 Uhr - 12:00 Uhr]Herzberger Samstag
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen