Logo
Pöhlde
preĝejo
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
preĝejo

Pöhlde havis florepokon kiel preferata rezidejo de la Saksaj imperiestroj. Inter 922 kaj 1059 la germanaj reĝoj tre ofte, ĉefe dum Kristnaska tempo, vizitis Pöhlde. 27 vizitoj de germanaj imperiestroj kaj reĝoj estas dokumentitaj.
Inter la reĝaj palatinatoj, kiuj ekestis sub Henriko I (919-933) en la tuta Harz-regiono, specialan pozicion kiel “festotaga palatinato” havis la palatinato Pöhlde, kiu certe havis ligojn al la Benediktana monaĥejo, fondita ĉirkaŭ 950 de Mathilde, la edzino de Henriko I. La monaĥejo dum la kamparana milito 1525 estis detruita kaj dum la 30-jara milito estingita.

lageto
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
lageto

Sub la konstrurestaĵoj de palatinato kaj monaĥejo oni elfosis ankaŭ trovaĵojn el la 3a kaj 4a jarcentoj. Ili indikas, ke en la loko de la korto antaŭe estis ĝermana setlejo kun la nomo „Palithi“ (=sankta rivervalo).

‚Birdejo’ de reĝo Henriko
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
‚Birdejo’ de reĝo Henriko

Al la palatinato Pöhlde apartenis ankaŭ la duparta kastelo “König Heinrichs Vogelherd” (‚Birdejo’ de reĝo Henriko) sur la kresto de Rotenberg, konstruita dum la 8a-9a jarcentoj. Ĉi tiuj fortikaĵoj estis fuĝejo dum malbonaj tempoj por la nobelula korto en la valo, kiu dum la mezepoko evoluis al la palatinato Pöhlde.
Samtempe ĝi estis barilo por la mezepoka komerca vojo, kiu kondukis de Rejnlando al meza Germanio trans Rotenberg kaj estis uzata verŝajne jam en la pratempo.

1000-jara juĝtilio
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
1000-jara juĝtilio

Je 1000 jaroj oni taksas la aĝon de la kortuma tilio en Pöhlde. Sur la Thingplatz (ĝermana kortumo) oni tiam juĝis. Tabulo memorigas pri dia juĝo pri grafo Thietmar el la jaro 1048.

blazono de Pöhlde
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
blazono de Pöhlde

La blazono de Pöhlde montras verdan tilion sur ora fono, kreskanta sur verda grundo, kiun trafluas de maldekstre dekstren arĝenta rivero. La verda grundo indikas la enradikiĝon de la loĝantoj en la kampoj, ĉar ili preskaŭ senescepte vivas de agrokulturo.

aerfoto
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
aerfoto

La Odro kreis en fora pratempo la unuan prariveran valon, en kiu situas Pöhlde. La 1000-jara naturprotektata tilio estas signo, sub kiu poste povis ekesti homa kreado kaj laborado. Tial la komunumo Pöhlde elektis ĝin kiel blazonsimbolon.

Pliaj informoj ĉe www.poehlde.de!




Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[04.03.2017 20:00 Uhr]Klavierkonzert mit Martin Herzberg
[07.03.2017 18:00 Uhr]Internationaler Frauentag
[08.03.2017 16:30 Uhr]Internationaler Frauentag
[16.03.2017 19:30 Uhr]Vortragsabend
[18.03.2017 14:00 Uhr - 18:00 Uhr]Internationaler Frauentag
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen