Logo
Scharzfeld
La lokon unuafoje en la jaro 952 mencias donacdokumento de imperiestro Otto I favora al la monaĥejo Pöhlde.

fortikaĵruino
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
fortikaĵruino

La kastel- kaj fortikaĵruino Scharzfels, kiu idilie situas en maldensaj foliarbaroj norde de Scharzfeld, estas per migradvojoj facile atingebla. La kastelo sur superrega dolomitroko, kiu konsistas el supra kaj malsupra fortikaĵoj, la unuan fojon estas menciita en dokumento kiel Harz-kastelo “Scartvelt”. La kastelo post la formortado de la Hohnsteiner grafoj en 1593 fariĝis posedaĵo de la Velfoj. Post finkonstruado je ŝtata malliberejo (1627) la fortikaĵon detruis francaj trupoj dum la sepjara milito (1761).


Ŝtonpreĝejo
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Ŝtonpreĝejo

La vilaĝo Scharzfeld estas konata pro la tiel nomata „Steinkirche“ (Ŝtonpreĝejo) kaj „Abris“ (rokaj protekt-tegmentoj, france abrier = protekti) ĉe Ritterstein (Kavalirŝtono) kaj Schulberg (Lernejmonto). La „Spatenforschung“ (Ŝpatesploro) pruvis, ke ĉe Ŝtonpreĝejo kaj Lernejmonto estas la lokoj de la plej frua apero de homoj en la sudokcidenta Harz-montaro dum la finiĝanta malnova ŝtonepoko (60.000 ĝis 10.000 a.K.) kaj la meza ŝtonepoko (10.000 ĝis 4000 a.K.). Kiel ankoraŭ ununura malnovŝtonepoka kaverna trovejo en Malsupra Saksio la Ŝtonpreĝejo estas unu el la plej konataj kaj gravaj trovejoj de la lando. En frua kristana tempo oni ŝanĝis la Ŝtonpreĝejon al kristana kultejo kaj uzis ĝin tiel ĝis la 14a jarcento. Altarejo, predikejo kaj niĉo por sankta akvo originas en tiu epoko.


Fortikaĵruino (desegnaĵo)
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Fortikaĵruino (desegnaĵo)

For de la ĉefstrato staras la St. Thomas-preĝejo konstruita en 1855. De la antaŭa preĝejo originas skulptaltaro el la 15a jarcento, kiu verŝajne apartenis al pli granda perdiĝinta alaltaro.

blazono de Scharzfeld
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
blazono de Scharzfeld

La vilaĝblazono de Scharzfeld montras saltantan oran unukornon sur ruĝa ŝildo.

Unukorna groto
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Unukorna groto

La Scharzfelda kaverno ekde 1762 estas nomata „Einhornhöhle“ (Unukorno-kaverno). Ĝi situas ĉe la sudorienta limo de la iama markizejo Grubenhagen. Kvankam la unukorno estas fabelbesto, ĝi ludas gravan rolon ĝis la 19a jarcento. Jam en la jaro 1703 oni rakontas pri la kaverno, ke ĝi estas fama pro la tie elfositaj „Unicornu fossile", t.e. ostoj de la legenda unukorno. Fakte temis pri la multnombraj ostoj de la eŭropa bizono kaj de la gigantcervo.
La kolorojn ruĝan kaj blankan (oran) oni elektis por estigi historian ligon al la iama markizejo Grubenhagen. Tiel reviviĝu parto de la hejmregiona historio.

Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[04.03.2017 20:00 Uhr]Klavierkonzert mit Martin Herzberg
[07.03.2017 18:00 Uhr]Internationaler Frauentag
[08.03.2017 16:30 Uhr]Internationaler Frauentag
[16.03.2017 19:30 Uhr]Vortragsabend
[18.03.2017 14:00 Uhr - 18:00 Uhr]Internationaler Frauentag
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen