La plej malnovaj partoj de la Velfo-kastelo, situanta alte super la urbo, estis konstruataj en la 16a jarcento.
Ĝi estas la plej granda trabfakstila kastelo de Malsupra Saksio kaj unu el la plej gravaj konstruadmonumentoj de la regiono Harz. pli
Jues-lago kun rigardo al la Velfo-Kastelo
Jues-lago de Herzberg
La Jues-lago estas maks. 28,5 m profunda kaj 6,88 hektarojn granda terfallago en la urbocentro, kiu ekestis antaŭ 8000 ĝis 14000 jaroj.
Ĝi ebligas multflankajn aktivaĵojn kiel naĝadon, subakvan naĝadon, fiŝhokadon kaj boatremadon. pli
Rhume-fonto ĉe Pöhlde
Rume-fonto
La Rume-fonto proksime al Pöhlde apartenas al la plej akvodonaj karstfontoj de Mezeŭropo. Ĉirkaŭ 2500 litroj elfluas tra la Rume rivero po sekundo. Dum altnivelaj tagoj elfluas ĝis 5500 litroj po sekundo. Pli
Unukorno-kaverno ĉe Scharzfeld
Unukorno-kaverno
La Unukorno-kaverno ĉe Scharzfeld estas kavaĵo de natura origino en la dolomito de la permia tempo.
Tiuj ĉ. 270 milionojn da jaroj aĝaj ŝtontavoloj de la malfrua paleozoiko ringforme atingas la tersurfacon en la sudokcidenta Harz-regiono. La iom-post-ioma erozio de la dolomito ekde jarcentmiloj estigas kavernsistemojn. Pli
Kastelo Scharzfels
Kastelo Scharzfels
Sur dolomitroko elstaranta 150 m super la Odervalo situas la restaĵoj de la iama kastelo Scharzfels. La kastelo estis konstruata en la 12a jarcento, la unua historia mencio devenas de la jaro 1131. Origine ĝi apartenis al la grafo de Scharzfeld, kies gento regis en kaj ĉirkaŭ Scharzfeld ĝis fino de la 13a jarcento. Pli
La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld
Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld
La Ŝtonpreĝejo ĉe Scharzfeld estas la ununura paleolitika alta stacio en Malsupra Saksio kaj unu el la plej konataj kaj plej gravaj trovlokoj de suda Malsupra Saksio. Per “ŝpatesplorado” oni trovis tie homajn loĝlokojn el la paleolitiko. Pli
restaŭrita okcidenta pordego de la supra kastelo
Birdejo de reĝo Henriko
Sude kaj supre de Pöhlde sur la montodorso de Rotenberg (Roten-monto) situas la ruinoj de la fortikaĵo «König Heinrichs Vogelherd».
Tra la tereno kondukas la mezepoka «Fastweg», vojo kiu kondukas de la Rejnlando al meza Germanio.
Indiko por ĝia alta aĝo estas la bronzepokaj tombmontetoj okcidente ĉe la fortikaĵo. Pli