Logo
Jues-lago de Herzberg
Jues-lago kun rigardo al la Velfo-Kastelo
Jues-lago kun rigardo al la Velfo-Kastelo
La Jues-lago en Herzberg

La Jues-lago, en la centro de la urbo, estas ĝis 28,5 m profunda kaj 6,88 ha granda ter-enfaleja lago, kiu estiĝis antaŭ 8000 ĝis 14000 jaroj. Ĝi ebligas multspecajn aktivadojn, ekzemple naĝado, subakviĝado kaj fiŝkaptado.

Ĉe ĝia bordo okazas jam de jaroj la Herzberg-a Jues-lagofesto kun fama paperboata regato.

natur-naĝejo Jues-lago
natur-naĝejo Jues-lago



La natur-naĝejo Jues-lago invitas somere al naĝado kaj ripozado.

Por interesitoj valoras vizito de la subakviĝada stacio de la surloka subakviĝantoklubo.

Malgranda Jues-lago
Malgranda Jues-lago
La legendo pri la Jues-lago:

Kie hodiaŭ troviĝas la Jues-lago, iam staris palaco. Ĝi estis granda kaj bela, sed mergiĝis kune kun homoj kaj musoj pro malica pekego. La mastrino de la palaco estis fiera kaj malkompata grafino.

Iam fremdulo laca kaj malsata alvenis antaŭ la palaco kaj petis tranoktadon kaj iom da manĝaĵo.

Jues-lago
Jues-lago

La grafino ridis pri la fremdulo kaj donigis al li panon ŝmirita per koto. Tial la fremdulo malbenis la grafinon kune kun ŝia palaco kaj sur ĉiujn alvokis la koleron de la ĉielo. La malbeno plenumiĝis kaj mergiĝis la palaco. Dum certaj tagoj dimanĉenaskitoj kapablas percepti la palacajn konturojn en la profundego de la lago.

Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

weitere Informationen
Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[02.12.2017 - 21.03.2018 SB Uhr]Ausstellung: Jeder auf seine "Art"
[14.12.2017 19:00 Uhr]Herzberger Vesper
[14.12.2017 15:00 Uhr]Und plötzlich ist Weihnachten…
[15.12.2017 - 23.12.2017 16:30 Uhr - 19:00 Uhr]Weihnachtstreff 2017
[16.12.2017 18:00 Uhr]Weihnachtskonzert
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen