Logo
Rume-fonto
Rhume-fonto

La Rhume-fonto ĉe Pöhlde

Rhume-fonto ĉe Pöhlde
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Rhume-fonto ĉe Pöhlde


La Rhume-fonto ĉe Pöhlde (Rume-fonto, Poelde) apartenas al la plej abundaj karstofontoj en meza Eŭropo.
Dumtage ĉiusekunde elfluas ĉirkaŭ 2500 litrojn en la riveron Rhume. En inundaj sezonoj verŝiĝas el la fonto ĝis 5000 litrojn po sekundo.

La akvo havas konstantan temperaturon inter 8 kaj 9 gradoj de Celsius.
Pro ĝia funelforma fontokavo je ĉirkaŭ 20 metroj laŭ diametro la Rhume-fonto estas unu el la plej gravaj naturmonumentoj en norda Germanio. Kune kun ĝiaj ĉirkaŭ 360 kromfontoj ĝi estas vivloko por maloftaj bestospecioj.


Rhume-fonto
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Rhume-fonto

La Rhume-fonto ricevas akvon pleje de engrundiĝaĵoj de la Harc-riveroj Oder kaj Sieber (Siber). Tiuj engrundiĝejoj situas proksimume 50-60 metrojn pli altaj ol la fontokavo de la Rhume-fonto. Sinsekvoj de ter-enfalejoj montras la subterajn vojojn de la karsta akvo.

Kolorigaj eksperimentoj de la landa oficejo pri grundesplorado en la jaro 1991 pruvis la elgrundiĝon de Sieber-akvo en la Rhume-fonto, kiu situas 8,7 km sudokcidente kaj 40 m pli sube. La fluotempo estis preskaŭ kvar tagoj.


Rhume-fonto
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Rhume-fonto

La legendo pri la Rhume-fonto
(laŭ Ulrich Mattke)

Romar, brila junulo, iam en arbaro ekvidis belan knabinan figuron, niksino nomata Ruma. Baldaŭ ili profunde enamiĝis. Kvankam la patroj de ambaŭ estis malamikoj, Romar kaj Ruma geedziĝis. Post kelke da tempo, kiam Ruma jam naskis ĉarman knabon, la patro de la niksino eksciis la aferon. Li turmentis sian filinon kaj postulis, ke ŝi forlasu Romaron. Tamen ŝi restis fidele amanta lin.


Rhume-fonto
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Rhume-fonto

Tial la kolera maljunulo malbenis sian filinon, mortigis ŝian infanon kaj malliberigis Ruman al kaverno. Ree kaj ree la brava niksino provis atingi sian edzon per vojoj subteraj, kiuj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Finfine, post multaj jaroj ŝi sukcesis rifuĝi la influsferon de la kolera patro. Kiel akvofluaĵo ŝi atingis la taglumon. La loko, kie okazis tio, nomiĝas nun memore al ŝi "la Ruma" (Rhume-fonto).


Pliajn informojn vi trovos ĉe www.karstwanderweg.de!




Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

webcam Marktplatz
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Veranstaltungen
[08.09.2010 10:30]
"Tausend Schritte durch die Stadt" - Stadtführung
[12.09.2010]
Diakonie-Sonntag an der Nicolai-Kirche
[12.09.2010 10:00]
Tag des offenen Denkmals
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
weitere Informationen
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Bus-Fahrplan
weitere Informationen
Bahn-Fahrplan
Stadtplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen
HarzKurier
weitere Informationen
Aktuelles Wetter