Logo
Unukorno-kaverno
Unukorno-kaverno

La Unukorno-kaverno ĉe Scharzfeld

Bonvenon en la alia mondo sub la Harco, en la mondo de unukornuloj, kavernaj ursoj kaj neandertaluloj!


Unukorno-kaverno ĉe Scharzfeld Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt. Unukorno-kaverno ĉe Scharzfeld



La Unukorno-kaverno ĉe Scharzfeld (Ŝarcfeld) estas natura kaverno en dolomito el la malfrua permia epoko. Tiuj paleozoikaj ŝtonaĵoj aĝas proksimume 270 milionojn da jaroj kaj elgrundiĝas zonforme ĉe la sudokcidenta rando de la Harco. La centmiljara efloresko de la dolomit-ŝtonaĵo kaŭzis la estiĝon de kavernaj strukturoj.

Unukorno-kaverno
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Unukorno-kaverno

Nuntempe la Unukorno-kaverno estas la plej granda vizitebla kaverno de la okcidenta Harco. Gvidataj vojoj je 365 m kaj ne viziteblaj flankaj galerioj je 192 m rezultas tutan kavernan longon je 557 m. La Unukorno-kaverno estas prizorgata de la subtena societo "Gesellschaft Unicornu fossile e. V." Restoracia kaverno-kabano invitas al restado.

En la sudokcidento de la kaverno, la tiel nomata "Blua Groto", troviĝas du plafon-enfalejoj, la nuntempe solaj naturaj enirejoj al la kaverno.

Al flanka galerio de la Blanka Salono estis fosita mino en 1905. Ekde tiam ĝi estas uzata kiel ĉefa enirejo al la kaverno.

Unukorno-kaverno
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Unukorno-kaverno

La esploroj ĉirkau la jaro 1900 celis precipe trovon de la "glaciepoka homo". Tio sukcesis nur en 1985, kiam estis trovitaj ŝtoninstrumentoj el la malnova ŝtonepoko. La elfosaĵoj montris, ke antaŭ pli ol 100000 jaroj neandertal-homoj loĝis en la kaverno dum longa tempo.

Dum la fosado estis trovitaj ostorestaĵoj de pli ol 70 bestospecioj. Krom la grandaj kaverno-ursoj, kiuj dum dek miloj da jaroj vivis en la kaverno, temas pri trovaĵoj de rabobestoj kiel lupoj kaj kaverno-leonoj, sed ankaŭ pri malgrandaj mamuloj.

Pliajn informojn vi trovos ĉe www.einhornhoehle.de!


Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

webcam Marktplatz
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Veranstaltungen
[08.09.2010 10:30]
"Tausend Schritte durch die Stadt" - Stadtführung
[12.09.2010]
Diakonie-Sonntag an der Nicolai-Kirche
[12.09.2010 10:00]
Tag des offenen Denkmals
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
weitere Informationen
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Bus-Fahrplan
weitere Informationen
Bahn-Fahrplan
Stadtplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen
HarzKurier
weitere Informationen
Aktuelles Wetter