Logo
Kastelo Scharzfels
Kastelo Scharzfels

Kastelo Scharzfels
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Kastelo Scharzfels



Sur dolomit-roko, ĉirkaŭ 150 m super la valo de la Oder troviĝas la restaĵoj de la iama kastelo Scharzfels (Ŝarcfels). La kastelo originas en la 12-a jarcento; la unua historia mencio datas en la jaro 1131. Ĝin posedis komence la grafo de Scharzfeld, kies familio regis en kaj ĉirkaŭ Scharzfeld ĝis fino de la 13-a jarcento. Poste loĝis en la kastelo la grafoj de Hohnstein (Honŝtajn), kaj en la jaro 1593 transprenis la kastelon la princa familio Grubenhagen.

Firma ligo inter kastelo kaj posedaĵo Scharzfels kun la monakejo Pöhlde (Poelde), kiun en 952 fondis reĝino Mathilde, vidvino de Henriko la Unua, supozigas ke la kastelo Scharzfels estis konstruita en la 10-a jarcento.

En la jaro 1080 estis menciita kavaliro Albrecht von der Helden kiel posedanto de la kastelo. Baldaŭ poste (1130) interŝanĝe akiris la kastelon Scharzfeld imperiestro Lothar la III-a okaze de la regna parlamento en Goslar, ampleksigis ĝin kiel regna fortikaĵo kaj transdonis ĝin kiel regnan feŭdon kun graflando kaj monakeja voktejo al sia fidelulo Siegebodo, la prapatro de grafoj de Lutterberg kaj Scharzfeld. Je 1158-01-01 Henriko la Leono interŝanĝe akiris la graflandon de imperiestro Frederiko la Unua (la ruĝbarbula).

Kastelo Scharzfels
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Kastelo Scharzfels

Lastfoje menciitaj en akto estis la grafoj de Scharzfeld en la jaro 1297. La kastelon ricevas ties kuzoj, la grafoj de Lutterberg. En 1402 Henriko la Leono lombardis la kastelon al la grafoj de Hohnstein, kiuj fine en 1456 ricevis la graflandon kiel heredeblan feŭdon.

Dum la tempo de la Kamparana Revolucio (1525) la kastelo Scharzfels ne estis atakita.

Post morto de la lasta grafo Hohnstein (Ernst la VII-a) je 1593-07-08 la graflando Lutterberg-Scharzfeld reiris kiel malligita feŭdo al la princoj Grubenhagen, kiuj uzis ĝin kiel ĉaskastelon.

Kastelo Scharzfels
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Kastelo Scharzfels

Jam en 1735 multaj partoj de la kastelo estis ruinitaj. En la Sepjara Milito je 1757-09-26 la kastelo estis transdonita senbatale al la franca komandanto kolonelo Chevallier de Fischer.

Post 10-taga sieĝo fare de 6000 ĝis 11000 soldatoj de la franca generalo Vaubecourt la kastelo Scharzfels devis esti transdonita al li je 1761-09-25, estis bruligita je 1761-09-29/30 kaj finfine eksplodigita. Tiel finis la historio de la harckastelo Scharzfels.

Kastelo Scharzfels
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
Kastelo Scharzfels



Tamen ne nur sangaj kaj militaj aferoj okazis tie. Oni raportis ankaŭ amoraĵojn kaj intrigojn. Ekzemple pri Eleonore von Knesebeck (Knesebek), korteganino de ĉefprincino Sophie-Dorothea von Hannover. Ŝi estis arestita pro kunscio de amrilato inter la princino kaj grafo de Knigsmark kaj estis malliberigata en la kastelo Scharzfels de 1695-02-03 ĝis 1697-11-05. Finfine ŝin liberigis aventure tegmentisto el Herzberg, kiu nokte pere de ŝnuro malsuprenigis ŝin ĉe la kruta ekstera muro.

Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

weitere Informationen
Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[26.09.2017 18:45 Uhr]Filmvorführung und Poster-Ausstellung
[17.10.2017 20:00 Uhr]Literaturherbst „Die Kleine Landeskunde“
[19.10.2017 19:30 Uhr]Vortragsabend
[21.10.2017 20:00 Uhr]Theateraufführung
[21.10.2017 17:15 Uhr]Herzberger Schlosskonzerte
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen