Logo
Ŝtonpreĝejo
La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld

La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld
La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld
La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld (ŝarcfeld) estas la unusola paleolitika altosetlejo en Malsupra Saksio kaj unu el la plej konataj kaj gravaj trovejoj de la regiono. Tie la „ŝpatosciencistoj“ trovis homan setlejon el la Malnova Ŝtonepoko (de 60.000 ĝis 10.000 jaroj a. K.) kaj el la meza ŝtonepoko (de 10.000 ĝis 4000 jaroj a. K.).

La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld
La Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld
En Frua Mezepoko la Ŝtonopreĝejo fariĝis kristana kultejo kaj estis tiel uzata ĝis la 14-a jarcento. El tiu epoko devenas loko por altaro, ambono kaj sankt-akvuja niĉo.

Devie de tiuj historiaj kaj ŝpatosciencaj malkovroj la legendo rilatigas la Ŝtonopreĝejon kun Sankta Bonifaco:

Estis la tempo, kiam la misiistoj el Anglio kaj Irlando venis ankaŭ al ni. Ĉi tie, en la Ŝtonopreĝejo apud Scharzfeld, onidire agis ankaŭ Bonifaco, nomata „Apostolo de la germanoj“. Li migris sole laŭ rivero Oder kaj konstruis sian ermitejon antaŭ la montoj ĉe la enirejo al valo Mönchstal, kiu disigas la montojn Steinberg und Schmerberg. La fremdulo tute ne plaĉis al la kamparanoj de Scartafeldis (Scharzfeld – kampo ĉe la breĉoj). Eĉ malpli plaĉis al tiuj paganoj, kion li diris al ili.
Denove la knaboj sur la plej alta roko bruligis fajron honore al la printempa diino Ostara. Votano favore akceptis la oferaĵon, la festa manĝaĵo bongustis, rondiris la medopokalo.
Kiam la junuloj pretiĝis por transalto de la flamanta fajro, ili aŭdis el la valo la pian kantadon de la ermito. Oni rapide interkonsentis inviti la fremdulon al la festo.
Ŝajne Bonifaco atendis tion. Li iris kun la ebriuloj al la monto Steinberg. Je duona alteco, kie ombra enirejo gvidas al malluma kaverno, Bonifaco haltis, prenis ŝtonan hakilon el la mano de junulo kaj vokis: „Same certe, kiel tiu ĉi hakilo fendos la rokon, tiel vera estas la mesaĝo, kiun mi portas al vi.“
Kiel oni povas supozi, la roko rompiĝis, kaj la enirejo al la kaverno fariĝis pli kaj pli vasta. La Scharzfeld-anoj nun mem prenis la hakilojn, kaj baldaŭ estis farita granda enirejo. La sekvan matenon Bonifaco la unuan fojon predikis tie. La Scharzfeld-anoj klinis la kapojn kaj malfermis siajn korojn al la nova doktrino.
En la akvo de la rivero Oder ili akceptis siajn baptiĝojn.


Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

weitere Informationen
Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[02.12.2017 - 21.03.2018 SB Uhr]Ausstellung: Jeder auf seine "Art"
[15.12.2017]"Dr. Zamenhof"
[15.12.2017 - 23.12.2017 16:30 Uhr - 19:00 Uhr]Weihnachtstreff 2017
[16.12.2017 10:00 Uhr]Chance auf 500 €
[16.12.2017 18:00 Uhr]Weihnachtskonzert
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen