Logo
Birdejo de reĝo Henriko
La birdokaptejo de reĝo Henriko

plano de la kastela remparo "Birdokaptejo de reĝo Henriko
plano de la kastela remparo "Birdokaptejo de reĝo Henriko


Sude kaj supre de la vilaĝo Pöhlde (Poelde) sur montodorso de la Rotenberg troviĝas la kastelo-restaĵoj "Birdokaptejo de reĝo Henriko". Tra la ejo gvidas la mezepoka "Fastovojo" de la Rejno-regiono ĝis meza Germanio. Ĝian grandan aĝon montras bronzepokaj tombomontetoj proksime okcidente de la fortikaĵo. De la vilaĝo gvidas kavoformaj trairejoj al la iama kastelo. Al la loko apartenas la nomo "Birdokaptejo de reĝo Henriko". Laŭ legendo reĝo Henriko la Unua ricevis tie en la jaro 919 la informon, ke oni elektis lin reĝo.

restaŭrita okcidenta pordego de la supra kastelo
restaŭrita okcidenta pordego de la supra kastelo
La pli aĝa malsupra kastelo havas ovalan formon de 220 m al 122 m. Okcidente limas supra kastelo preskau cirkloforma kun diametro de 97 ĝis 100 m. Evidente la fortikaĵo estis prizorgata de la vilaĝo kaj estis uzata nur dum bezono kiel rifuĝejo kaj vojobaraĵo. La fortikaĵo de la malsupra kastelo konsistas el sek-masonaĵo kun remparo ŝutita malantaŭen, en kiu estis metita bazo el fortaj kuŝantaj trunkoj. En antaŭa eskarpo estis profundigita platfunda tranĉeo. Baldaŭ poste la suda flanko ricevis fortikigan sabloŝtonan muron kun gipsomortero. La supoze origina platfunda tranĉeo estis anstataŭita per v-profila tranĉeo.

informtabuloj en la kastela remparo
informtabuloj en la kastela remparo
La supra kastelo estis same fortikigita per gipsomorterita muro dika de 1,8 m ĝis 2,0 m. Okcidente al la direkto Pöhlde kaj oriente al la malsupra kastelo situis du pinĉ-pordegoj. La orientan karakterizas tre longa retroiranta pordegokoridoro. Radiokarbonaj analizoj kaj trovitaj ceramikaĵoj subtenas datumon al la 9-a ĝis la frua 10-a jarcento. Strange estas ke la malkovraĵoj el palatinata kaj monakeja parto datas nur ekde la frua 10-a jarcento. Do oni rezignis pri la kastelo, kiam estiĝis la palatinataj kaj monakejaj konstruaĵoj.

Tamen ankoraŭ restas nekonate, kie situis la samtempa loĝloko kun Ludolfida rezidejo apartenanta al la kastelo.

Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

weitere Informationen
Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[02.12.2017 - 21.03.2018 SB Uhr]Ausstellung: Jeder auf seine "Art"
[14.12.2017 19:00 Uhr]Herzberger Vesper
[14.12.2017 15:00 Uhr]Und plötzlich ist Weihnachten…
[15.12.2017 - 23.12.2017 16:30 Uhr - 19:00 Uhr]Weihnachtstreff 2017
[16.12.2017 18:00 Uhr]Weihnachtskonzert
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen