|
 |
| 2005 |
 |
 |
- Marto – Du urbestroj interkonsentas: Esperanto estu uzata kiel neutrala pontolingvo por la ĝemelurbaj kontaktoj (nova etapo en la internaciaj rilatoj).
- Aprilo – Esperanto-kurso en Góra (por instruistoj, urbaj dungitoj kaj gelernantoj).
- Majo – Esperanto-renkontiĝo en Slawa: lingva trejnado kaj komunaj E-lingvaj programoj.
- Junio – Esperanto-informbudo, vasta varbado dum Spectaculum (mezepoka urba festo) en Herzberg.
- Julio – Intensa lingvoinstruado en Herzberg por estontaj kursgvidantoj el Góra: ili poste komencis E-instruadon en siaj lernejoj en Góra.
- Sept. – Esperanto-kurso en la mezlernejo (Realschule) en Herzberg. Kontaktserĉo kun gelernantoj en Góra.
- Okt. – Delegacio el Herzberg iris al Góra: vizito ĉe la urbestro kaj ĉe la nova Esperanto-grupo.
Urborigardado kun E-lingva gvidado far la novaj E-parolantoj. - Nov. – Informado pri Esperanto kaj la modelprojekto en la gimnazio de Herzberg.
- Dec. – Esperanto-kulturprogramo en la nova Esperanto-klubejo en Góra kun la ĉeesto de la urbestro kaj aliaj urbaj gvidantoj.
|
 |
| 2006 |
 |
 |
- Febr. – Tri grupoj eklernas Esperanton en la gimnazio en Herzberg. Esperanto estas libere elektebla studobjekto.
- Marto – Esperanto-kurso en la baza lernejo en Herzberg. Korespondado kun gelernantoj el Góra.
- Aprilo – Vizito de E-delegacio el Góra. Akcepto en la urbodomo de Herzberg kun gastoj el 7 landoj.
- Junio – Informado pri Esperanto dum Spectaculum (mezepoka urba festo) en Herzberg.
Esperanto-delegacio el Herzberg partoprenas urban feston en Góra - Julio – Oficiala decido: HERZBERG – DIE ESPERANTO-STADT/LA ESPERANTO-URBO
- Aug. – Komuna projekto: SALO – Somera Arbara LernejO apud Herzberg kun intensa E-instruado.
Komenciĝas la praktika uzado de Esperanto kiel neutrala pontolingvo. - Sept. – Vizito de E-delegacio el Góra: analizo de kunlaboro, planoj por la estonteco.
- Okt. – Novaj lernejaj kursoj en Góra kaj en Herzberg-Pöhlde.
- Dec. – Paralelaj Zamenhof-festoj en Góra kaj Herzberg, kun infana koruso, kantoj, E-teatraĵo.
|
 |
| 2007 |
 |
 |
- Jan. – Novaj kursoj en la gimnazio de Herzberg.
- Febr. – Kurso por urbaj dungitoj de Herzberg.
- Marto – Vizito de E-delegacio el Góra kun la celo prepari la 2-an Someran Arbaran LernejOn apud Herzberg.
- Aprilo – Reprezentantoj de Góra en PSI en Bonn: prezentado de la Esperanto-urbo kaj la ĝemela projekto.
- Majo – Nova kurso por urbaj dungitoj de Herzberg.
- Junio – Esperanto-delegacio el Herzberg prezentiĝas en la urba festo de Góra.
- Julio – Esperanto prezentiĝas dum la t.n. Projekttago de la gimnazio en Herzberg, priparoloj kun la direktoro pri Esperanto en la studjaro 2007/8.
- Aŭg. – 2. SALO – Somera Arbara Lernejo en Herzberg-Sieber, por gelernantoj el Herzberg kaj Góra.
- Sept. – Novaj E-kursoj en la lernejoj de Góra kaj Herzberg.
- Okt. – Organiza postseminario de SALO-2: delegacia vizito al Herzberg.
- Nov. – Planado por estontaj instruprojektoj (Springboard, Comenius) kun lokaj lernejoj.
Daŭrigota.
|
 |

|
 |
 |
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
 |
|
 |
 |
|